dicionário polonês - esperanto

język polski - Esperanto

dusza em esperanto:

1. animo animo


La animo vivigas la korpon.
Mi al vi demandas laŭ via animo kaj konscienco: ĉu vivi sen mortopuno valoras la penon?
Ploras la animo, se ni vidas la malsatantojn.
Dio estu favora al ŝia pia animo!
Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.
Tiu ĉi memoro pezas sur mia animo kiel inkubo.
Mi estas la estro de mia sorto; mi estas mastro de mia animo.
La granda demando, kiun oni neniam respondis, kaj kiun mi ne povas respondi malgraŭ mia tridekjara esploro pri la virina animo, estas: "Kion deziras virino?"
Ili vivas per unu animo en du korpoj.
Eĉ ne unu vivanta animo estis tie.
Marko, kies animo estis malkuraĝa, timante la danĝeron, sin kaŝis.
Post morto mia animo transformiĝas en neniaĵon.
La morto estas unu el ambaŭ. Aŭ ĝi estas detruiĝo kaj la mortintoj konscias nenion; aŭ, kiel oni diras al ni, ĝi estas ŝanĝiĝo: migro de la animo de ĉi tie aliloken.
Ĝi estis malvarma kaj pluva nokto, kaj estis neniu animo en la stratoj.
La perispirito estas kondensiĝo de la kosma fluido ĉirkaŭ la animo.