1. pensis
Se ŝi estas ĉi tie sen edzo kaj sen konatuloj, pensis Gurov, tiam ne malutilus konatiĝi kun ŝi.
Antaŭe mi pensis en unu dimensio, sed nun en kelkaj dimensioj, se ne en multaj.
Mi volis telefoni vin, sed mi pensis ke vi ne povus respondi, do fine mi ne telefonis vin.
La filozofio de Hegel estas tiom stranga, ke neniu povis atendi ke mense sanaj homoj akceptus ĝin, sed li sukcesis. Li prezentis ĝin kun tiom da malklaro, ke oni pensis, ke la enhavo devas esti profunda.
Ŝi pensis, ke ŝi povus fariĝi ekonomie sendependa de siaj gepatroj se ŝi eniris kolegion.
Mi ĝojis, ĉar mi povis aŭdi ŝian voĉon, sed ŝia unua frazo estis: "Mi jam pensis, ke vi forgesis min."
Mi pensis teni lin en angulo, sed tiam per neatendita movo li tute renversis la situacion en mian malfavoron.
Mi vere bezonas novajn vestaĵojn pensis Dima.
Li tiel cerbumegis, ke li ne pensis mordi la tranĉon da pano kun kazeiĝinta lakto, kiun lia patrino donis al li por matenmanĝi.
Mi pensis, ke Takeo sukcesos la ekzamenon kaj ke Kunio malsukcesos ĝin, sed la rezulto estis tute mala.
Ju pli longe mi pensis pri tiu problemo, des pli malfacila ĝi ŝajniĝis al mi.
Mi scias, ke vi opinias, ke vi komprenis, kion vi pensis, kion mi diris, sed mi ne certas, ĉu vi konsciis, ke tio, kion vi aŭdis, ne estas tio, kion mi celis.
Poste kiam mi pensis ĝisfunde pri ĉi tiu elementa demando, mi konkludis, ke la diferenco inter la nemalhaveblaj vortoj "grava" kaj "esenca" — ofte priskribata de distingitaj homoj per "ega" aŭ "multsignifa" — estas ne signifoplena, sed sufiĉe malgrava.
Estante infano mi pensis, ke se mi mortus, la mondo simple malaperus. Kia infaneca iluzio! Mi nur ne povis akcepti, ke la mondo plu ekzistus sen mi.
Tiom mi pensis.